Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2010 In Esperanto

Mesaĝo el 25.-a de januaro 2010 "Karaj infanoj. Estu tiu ĉi tempo por vi la tempo de persona preĝo, por la semo de via kredo en viaj koroj kresku en ĝojigan ateston por aliaj. Mi estas kun vi kaj mi volas vin ĉiujn kuraĝigi, por ke vi kresku kaj ĝoju en la Sinjoro kiu vin kreis. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2010

Mesaĝo el 25.-a de februaro 2010 "Karaj infanoj. En tiu ĉi gracoplena tempo, kiam ankaŭ la naturo prepariĝas por eldoni la plejn belajn kolorojn de la jaro, mi invitas vin, karaj infanetoj, malfermu siajn korojn al la Dio La Kreinto, por ke Li vin transformu kaj similigu al Sian propran bildon, por ke ĉio bono, kiu ekdormis en via koro, vekiĝu en la novan vivon, kaj sopiron al la eterneco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2010

Mesaĝo el 25.-a de marto 2010 "Ankaŭ hodiaŭ mi volas vin ĉiujn inviti, por ke vi estu fortaj en preĝo kaj ankaŭ en momentoj, kiam vin atakos tentoj. Travivu en ĝojo kaj en humileco vian kristanan destinon kaj al ĉiuj vi transdonu la ateston. Mi estas kun vi, kaj ĉiujn mi portas vin antaŭ mian Filon Jesuon. Li estos via forto kaj subteno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2010

Mesaĝo el 25.-a de aprilo 2010 "Karaj infanoj. En tiu ĉi tempo, kiam vi aparte preĝas kaj postulas mian propeton, mi invitas vin miaj karaj infanoj, preĝu, por ke mi tra viaj preĝoj povu helpi al vi, por ke kiom eble plej multe da koroj malfermiĝu por miaj mesaĝoj. Vi preĝu por miaj intencoj. Mi estas kun vi, kaj mi antaŭ mia Filo propetas por ĉiu el vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2010

Mesaĝo el 25.-a de majo 2010 "Karaj infanoj. La Dio donis al vi la gracon, por vivi kaj protekti ĉion bonan kio estas en vi, kaj en via ĉirkaŭaĵo, kaj por instigi ceterajn, por ke ili estu pli bonaj kaj pli sanktaj, sed ankaŭ Satano ne dormas kaj per modernismoj deklinas vin kaj kondukas al sia vojo. Tial, karaj infanoj, pro amo al mia Senmakula Koro amu la Dion super ĉio, kaj vivu Liajn ordonojn. Tiel ĉi havos via vivo sencon kaj sur la tero regos paco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2010

Mesaĝo el 25.-a de junio 2010 "Karaj infanoj. Kun ĝojo mi vin ĉiujn invitas: vivu miajn mesaĝojn kun ĝojo, nur tiel, karaj infanoj, vi povas proksimiĝi al mia Filo. Mi volas vin ĉiujn konduki nur al Li kaj en Li vi trovos veran pacon kaj ĝojon de via koro. Mi vin ĉiujn benas kaj amas per nemezurebla amo.Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2010

Mesaĝo el 25.-a de julio 2010 "Karaj infanoj. Denove mi invitas vin – bonvolu sinsekvu min en ĝojo. Mi vin ĉiujn volas konduki al mia Filo kaj via Savanto. Vi ne konscias, ke sen Li vi ne havas nek ĝojon kaj pacon nek estontecon kaj eternan vivon. Tial karaj infanoj utiligu por vi la tempon de ĝojiga preĝo kaj de la sindono. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2010

Mesaĝo el 25.-a de augusto 2010 "Karaj infanoj. Kun granda ĝojo ankaŭ hodiaŭ mi volas vin denove inviti: preĝu, preĝu, preĝu, tiu ĉi tempo estu por vi la tempo de persona preĝo. Dum la tago bonvolu trovi la lokon, kie vi intense kaj ĝoje preĝos. Mi vin amas kaj ĉiujn mi benas. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2010

Mesaĝo el 25.-a de septembro 2010 "Hodiaŭ mi estas ĉe vi kaj mi benas vin ĉiujn per mia patrina beno de la paco. kaj mi instigas vin, vivi vian vivon de kredo pli intense, ĉar vi estas ankoraŭ ĉiam malfortaj kaj ne humilaj. Mi ankaŭ instigas vin miaj karaj infanoj por ke vi malpli parolu kaj pli laboru por via ena konversio, tiel, ke via atesto estu fruktodona. Kaj via vivo estu seninterrompa preĝo." 09/2010

Mesaĝo el 25.-a de oktobro 2010 "Karaj infanoj.Tiu ĉi tempo estu por vi la tempo de la preĝo. Mia deziro estas , estu la invito por vi karaj infanoj, invito agi por la konverso. Por tio vi preĝu kaj serĉu la alvokon de ĉiuj Sanktuloj. Ili estu por vi la antaŭvido kaj admono kaj la ĝojo al la eterna vivo." 10/25/2010

Mesaĝo el 25.-a de nevembro 2010 "Karaj infanoj.Mi rigardas vin kaj mi vidas en via koro morton sen espero, maltrankvilon kaj malsaton. Ne estas preĝo nek la konfido al la Dio, tial la Plejaltulo permesas al mi , alporti por vi esperon kaj ĝojon. Malfermiĝu! Malfermu viajn korojn al la Dia miserikordo kaj Li donos al vi ĉion, kion vi bezonas, kaj plenigos viajn korojn per paco, ĉar Li estas paco kaj via espero.Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2010

Mesaĝo el 25.-a de decembro 2010 "Karaj infanoj.Mi kaj mia Filo Jesuo, ni volas hodiaŭ doni al vi abundon da ĝojo kaj paco, por estiĝi ĉiu el vi la ĝoja portanto kaj atestanto de la paco kaj de la ĝojo en la lokoj kie vi vivas. Karaj infanoj, estu la beno kaj estu la paco.Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2010


Last Modified 01/03/2011