Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2012 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an de januaro 2012 "Karaj infanoj. Ankaŭ hodiaŭ mi vin kun ĝojo invitas-malfermu viajn korojn kaj aŭskultu mian inviton. Denove mi volas vin alproksimi al mia senmakulita koro, kie vi trovos defendlokon kaj pacon. Malfermiĝu al la preĝo, ĝis kiam ĝi estos por vi la ĝojo.Tra la preĝo donos al vi la Plejfortulo abundon de la graco kaj vi ekestos miaj eternitaj brakoj en tiu ĉi maltrankvila mondo, kiu sopiras je la paco. Karaj infanoj, per siaj vivoj vi atestu pri la kredo kaj preĝu por ke la la kredo de tago al tago kresku en viaj koroj. Mi estas kun vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2012

Mesaĝo el 25-an de februaro 2012 "Karaj infanoj. En tiu ĉi tempo mi vin per aparta maniero vokas: preĝu per koroj. Infanetoj, vi multe parolas kaj malmulte preĝas. Legu la Sanktan skribon kaj meditu pri ĝi kaj la vortoj, kiuj estas en ĝi skribitaj, estu por vi la vivo. Mi kuraĝigas vin kaj mi amas vin, por ke vi en la Dio trovu la pacon kaj la vivoĝojon. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2012

Mesaĝo el 25.-a de marto 2012 "Karaj infanoj. Anakaŭ hodiaŭ mi volas kun ĝojo doni al vi mian patrinan benon, kaj voki vin al la preĝo. La preĝo estu por vi la bezono, por ke vi ĉiutage pli kresku en la sankteco. Laboru pli multe je via konverso, ĉar vi estas malproksime, infanetaro. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2012

Mesaĝo el 25.-a de aprilo 2012 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin al preĝo, miaj infanoj, viaj koroj malfermiĝu al la Dio, kiel Floro malfermiĝas al varmo de la suno. Mi estas kun vi kaj mi propetas por ĉiu el vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2012

Mesaĝo el 25.-a de Majo 2012 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin al konvertiĝo kaj al sankteco. Dio volas doni al vi ĝojon kaj pacon per preĝo, sed vi, infanoj, vi estas ankoraŭ tre malproksime, alfiksitaj al la mondo kaj al mondaĵoj. Do, mi denove vokas vin: malfermu viajn koron kaj rigardon al Dio kaj Diaj aferoj, kaj en viaj koroj ekreĝos ĝojo kaj paco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2012

Mesaĝo el 25.-a de Junio 2012 "Karaj infanoj! Kun granda espero en la koro, ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin al preĝo. Se vi preĝas, infanetoj, vi estas kun mi kaj vi serĉas la volon de mia Filo kaj vi vivas ĝin. Estu malfermitaj kaj vivu preĝon kiu en ĉiu momento estu por vi la la gusto kaj la ĝojo de via animo. Mi estas kun vi kaj mi propetas por vi ĉiuj antaŭ mia Filo Jesuo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2012

Mesaĝo el 25.-a de Julio 2012 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi vokas vin al la bono. Estu portantoj de paco kaj boneco en ĉi tiu mondo. Preĝu, ke Dio donu forton al vi,por ke en via koro kaj vivo ĉiam regu espero kaj fiereco, ĉar vi estas infanetoj de Dio kaj portantoj de Lia espero al ĉi tiu mondo, kiu ekzistas sen ĝojo en sia koro kaj ne havas estontecon, ĉar ĝi ne havas malfermitan koron al Dio, kiu estas via savo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2012

Mesaĝo el 25.-a de Aŭgusto 2012 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ, kun espero en la koro, mi preĝas por vi kaj mi dankas al la Plejaltulo por ĉiu el vi, kiuj vivas miajn mesaĝojn per la koro. Gloru la amon de Dio, ke mi povas ami kaj konduki ĉiu el vi tra mia Senmakula Koro al konvertiĝo. Malfermu viajn korojn kaj decidu por sankteco, kaj espero naskos ĝojon en viaj koroj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2012

Mesaĝo el 25-an de Septembro 2012 "Karaj infanoj. Se vi rigardas en naturo al la riĉeco de la koloroj kiujn la Plejaltulo donas al vi, malfermu vian koron kaj preĝu kun dankemo por la tuta bono, kiun vi havas, kaj diru: ĉi tie mi estas kreita por la eterneco. Kaj sopiru je ĉielaĵoj, ĉar Dio amas vin per nemezurebla amo. Pro tio Li ankaŭ donis al vi min, ke mi parolu al vi :nur en la Dio estas via paco kaj espero, karaj infanoj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2012

Mesaĝo el 25-an de Oktobro 2012 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi vokas vin por preĝi por miaj intencoj. Restarigu preĝado kaj fastado, ĉar Satano estas ruza kaj altiras multajn korojn al peko kaj kondamno. Mi vokas vin, infanetoj, por sankteco kaj vivo en graco. Adoru mian Filon, por ke Li plenu vin per Sia paco kaj amo, post kiu vi sopiras. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2012

Mesaĝo el 25-an de Septembro 2012 "Karaj infanoj. Se vi rigardas en naturo al la riĉeco de la koloroj, kiujn la Plejaltulo donas al vi, malfermu vian koron kaj preĝu kun dankemo por la tuta bono, kiun vi havas, kaj diru: ĉi tie mi estas kreita por la eterneco. Kaj sopiru je ĉielaj aĵoj, ĉar Dio amas vin per nemezurebla amo. Pro tio Li ankaŭ donis al vi min, ke mi parolu al vi : Nur en la Dio estas via paco kaj espero, karaj infanoj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2012

Mesaĝo el 25-an de Oktobro 2012 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi vokas vin por preĝi por miaj intencoj. Restarigu preĝado kaj fastado, ĉar Satano estas ruza kaj altiras multajn korojn al peko kaj kondamno. Mi vokas vin, infanetoj, por sankteco kaj vivo en graco. Adoru mian Filon, por ke Li plenigu vin per Sia paco kaj amo, post kiu vi sopiras. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2012

Mesaĝo el 25-an de Novembro 2012 "Karaj infanoj. Mi, en tiu ĉi graco plena tempo, invitas vin ĉiujn, por ke vi renovigu preĝon. Malfermiĝu por la sankta konfeso, por ke ĉiu el vi akceptu per la tuta koro mian inviton. Mi estas kun vi kaj mi protektas vin de la pereo pro la peko, sed vi devas malfermiĝi por la vojo de konvertiĝo kaj sankteco, por ke via koro ardu el la amo al la Dio. Donacu al Li tempon kaj Li donacos sin al vi. Tiamaniere, en la dia volo, vi malkovros la ĝojon de la vivado. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2012

Mesaĝo el 25-an de Decembro 2012 Virgulino Mária venis kun la infano Jesuo en siaj brakoj kaj ne donis la mesaĝon, sed la infano Jesuo ekparolis kaj diris:” Mi estas via paco, vivu miaj ordonoj.” Virgulino Mária kaj bebo Jesuo kune benis nin per la signo de la kruco." 12/2012


Last Modified 01/07/2012