Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2014 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an de Januaro 2014 "Karaj infanoj! Preĝu, preĝu, preĝu ,ke rebrilo de viaj preĝoj efiku sur tiujn, kiujn vi renkontas. Metu en via familio la Sanktan Skribon videble , kaj legu ĝin, por ke la vortoj de la paco komencu flui en viaj koroj. Mi Preĝas kun vi, kaj por vi, por de tago al tago vi fariĝu pli malfermaj al la Dia volo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2014

Mesaĝo el 25-an de Februaro 2014 "Karaj infanoj! Vi vidas, aŭdas kaj sentas, ke en koroj de multaj homoj ne estas la Dio. Ili ne volas lin, ĉar ili estas foraj de la preĝo kaj ne havas pacon. Vi infanetoj, preĝu kaj vivu la Diaj ordonoj. Vi estu la preĝo, ĉiuj vi, kiuj de la komenco diris jes por mia invito. Atestu pri la Dio kaj pri mia ĉeesto kaj forgesu neniam, infanetoj, mi estas kun vi kaj mi amas vin. De tago al tago mi fordonas vin ĉiujn al mia Filo Jesuo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2014

Mesaĝo el 25-an de Marto 2014 "Karaj infanoj! Denove mi vokas vin: Komencu la batalon kontraŭ peko kiel en la unuaj tagoj, iru al konfeso kaj decidu por sanktiĝo. La amo de Dio komencos flui tra vi en la mondon, paco komencos regi en viaj koroj kaj Dia beno plenigos vin. Mi estas kun vi, kaj mi propetas por ĉiuj el vi, antaŭ mia Filo Jesuo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2014

Mesaĝo el 25-an de Aprilo 2014 "Karaj infanoj! Malfermu vian koron al la graco, kiun la Dio donas al vi per mi, kiel floro, kiu malfermiĝas al la varmaj radioj de la suno. Estu preĝo kaj amo por ĉiuj tiuj, kiuj estas for de la Dio, kaj Lia amo. Mi estas kun vi, kaj mi propetas por vi ĉiuj antaŭ mia Filo Jesuo, kaj mi vin amas kun nemezurebla amo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2014

Mesaĝo el 25-an de Majo 2014 "Karaj infanoj! Bonvolu preĝi kaj memori, ke sen la Dio vi estas la polvo. Tial turnu viajn pensojn kaj la koron al la Dio kaj al la preĝo. Konfidu al Lia amo. En la Dia Spirito, karaj infanetoj, vi ĉiuj estas kompetentaj esti atestantoj. Vi estas altvaloraj, kaj mi vokas vin ĉiujn al la sankteco, al la eterna vivo. Tial vi memoru, ke tiu ĉi vivo estas efemera. Mi amas vin kaj mi vokas vin al la nova vivo de la konvertiĝo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2014

Mesaĝo el 25-an de Junio 2014 "Karaj infanoj! La Plejaltulo donas al mi la gracon, ke mi povas ankoraŭ esti kun vi kaj gvidi vin en la preĝo al la vojo de la paco. Via koro sopiregas je paco kaj amo je Dio kaj Lia ĝojo. Tial, karaj infanoj,preĝu, preĝu, preĝu kaj en la preĝo vi malkovros la saĝecon de la vivo. Mi benas vin ĉiujn kaj mi propetas por vi ĉiuj antaŭ mia Filo Jesuo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2014

Mesaĝo el 25-an de Julio 2014 "Karaj infanoj! Vi ne konscias la favorojn, ke vi vivas en ĉi tiu tempo, en kiu la Plejaltulo donas al vi signojn, por ke vi malfermu kaj konvertu. Reiru al Dio kaj al preĝado, kaj eble preĝo komencos reĝi en viaj koroj, familioj kaj komunumoj, tiel, ke la Sankta Spirito povos konduki kaj inspiri vin ĉiutage esti pli malferma al la volo de Dio kaj al Lia plano por ĉiu el vi. Mi estas kun vi kaj kun la sanktuloj kaj anĝeloj propetas por vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2014

Mesaĝo el 25-an de Augusto 2014 "Karaj infanoj! Bonvolu preĝi por miaj intencoj, ĉar Satano volas detrui mian planon, kiun mi havas ĉi tie, kaj li volas ŝteli vian pacon. Tial, karaj infanoj bonvolu preĝi, preĝi, preĝi, ĉar la Dio povas agi tra ĉiu el vi. Viaj koroj bonvolu malfermi al la volo de la Dio. Mi amas vin kaj mi benas vin per mia patrina beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2014

Mesaĝo el 25-an de Septembro 2014 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi invitas vin, por ke vi estu kvazaŭ steloj, kiuj per sia brilo donas lumo kaj beleco al aliuloj, por ke ili ĝoju. Infanetoj miaj,bonvolu estu ankaŭ vi brilo, beleco, ĝojo kaj trankvilo, kaj precipe preĝo, por ĉiuj, kiuj estas malproksimaj de mia amo kaj de la amo de mia Filo Jesuo. Karaj infanoj, atestu sian kredon kaj preĝon en la ĝojo, en la ĝojo de la kredo, kiu estas en viaj koroj, kaj bonvolu preĝi por la paco kiu estas altvalora donaco de la Dio. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2014

Mesaĝo el 25-an de Oktobro 2014 "Karaj infanoj! Preĝu en tiu ĉi tempo de graco kaj serĉu la propeto de ĉiuj sanktuloj, kiuj estas jam en la lumo. De tago al tago povas ili esti ekzemplo kaj instigo al vi en la vojo de via konvertiĝo. Infanoj, konsciu, ke via vivo estas mallonga kaj efemera. Tial, necesas sopiri al eterneco kaj havi korojn preparitajn en preĝo. Mi estas kun vi, kaj propetas antaŭ mia Filo por ĉiuj el vi, speciale por tiuj, kiuj sanktigis sin al mi kaj al mia Filo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2014

Mesaĝo el 25-an de Novembro 2014 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi vokas vin en speciala maniero por preĝado. Bonvolu Preĝi, infanetoj, por kompreni, kiu vi estas kaj, kien vi bezonas iri. Bonvolu esti portistoj de bona novaĵo kaj homoj de la espero. Bonvolu esti amo por ĉiuj, kiuj estas sen amo. Infanoj, vi estos ĉio kaj ricevos ĉion, nur se vi preĝos kaj vi estos malfermitaj al la dia volo, al la Dio, kiu volas konduki vin al eterna vivo. Mi estas kun vi kaj ĉiutage mi propetas por vi antaŭ mia Filo Jesuo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2014

Mesaĝo el 25-an de Decembro 2014 "Karaj infanoj! Mi Ankaŭ hodiaŭ, en miaj brakoj portas mian Filon Jesuon al vi kaj, mi petas de Li pacon por vi, kaj pacon inter vi. Preĝu kaj adoru mian Filon, por ke eniru ĝojo kaj paco en viajn korojn. Mi preĝas, por ke vi estu pli malfermaj al la preĝo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2014


Last Modified 01/03/2015