Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2016 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an de Januaro 2016 "Karaj infanoj. Ankaŭ hodiaŭ, mi vin ĉiujn vokas al la preĝo. Vi ne povas vivi sen la preĝo, ĉar la preĝo estas ĉeno, kiu vin proksimigas al la Dio. Tial infanoj, vi revenu en la humileco de la koro al la Dio kaj al Liaj ordonoj, por ke vi per la tuta koro povu diri: kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero. Karaj infanoj, vi estas liberaj en la liberaj decidoj por la Dio, aŭ kontraŭ Li. Bonvolu rigardi, kiel vin satano volas entiri en la pekon kaj en la sklavecon. Tial, infanoj bonvolu reveni al mia koro, por ke mi povu vin porti al mia Filo jesuo, kiu estas vojo, vero kaj vivo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/25/2016

Mesaĝo el 25-an de Februaro 2016 "Karaj infanoj! En tiu tempo de graco, mi vokas vin ĉiujn al la konvertiĝo. Infanoj, vi amas malmulte kaj vi preĝas eĉ malpli. Vi perdiĝas kaj vi ne scias, kio via celo estas. Prenu la kruco, rigardu Jesuo kaj sekvu Lin. Li donas sin al vi ĝis la morto sur la kruco, ĉar li amas vin. infanoj, mi invitas vin, por ke vi revenu al preĝo per la koro, por tiel trovi esperon kaj la signifon de via ekzisto. Mi estas kun vi kaj mi preĝas por vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2016

Mesaĝo el 25-an de Marto 2016 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi portas mian amon al vi. Dio permesis al mi, por k e mi amu vin , kaj por ke mi el la amo invitu vin al konvertiĝo. Vi, infanoj, estas malriĉaj en amo kaj vi ankoraŭ ne komprenis ke mia Filo Jesuo, pro amo, donis Sian vivon por savi vin kaj por donaci al vi eternan vivon. Tial preĝu, infanetaro, preĝu por ke vi en preĝo povu kompreni la Dian amon. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2016

Mesaĝo el 25-an de Aprilo 2016 "Karaj infanoj! Mia Senmakula Koro sangas, kiam mi vidas vin en peko kaj pekaj kutimoj. Mi vokas vin: revenu al Dio kaj al preĝado, por ke estu bone al vi surtere. Dio vokas vin pere de mi, por ke via koro estu espero kaj ĝojo por ĉiuj, tiuj, kiuj estas malproksimaj. Mia invito estu al vi balzamo por la animo kaj koro por ke vi gloru Dion, la Kreinton, kiu amas vin kaj invitas vin al eterneco. Infanoj miaj, vivo estas mallonga; vi, faru bonon por bone uzi ĉi tiun tempon. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2016

Mesaĝo el 25-an de Majo 2016 "Karaj infanoj! Mia ĉeesto estas donaco de Dio por vi ĉiuj kaj instigo por konvertiĝo. Satano estas forta kaj volas meti malordon kaj malpacon en viaj koroj kaj pensoj. Tial, vi, infanoj, bonvolu preĝi, por ke la Sankta Spirito povu konduki vin sur la veran vojon de ĝojo kaj paco. Mi estas kun vi kaj propetas antaŭ Mia Filo por vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2016

Mesaĝo el 25-an de Julio 2016 "Karaj infanoj!Mi rigardas vin kaj mi vidas vin kiel perditaj; kaj vi ne havas preĝo aŭ ĝojo en via koro. Bonvolu reveni al preĝado, la infanoj, kaj starigu Dion, por la unua loko, kaj ne homon. Bonvolu ne perdi la esperon, kiun mi portas al vi. Eble tiu tempo, infanoj, ĉiutage, esti granda serĉado de Dio en la silento de via koro; kaj preĝu, preĝu, preĝu,ĝis kiam la preĝo ekestos ĝojo por vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2016

Mesaĝo el 25-an de Aŭgusto 2016 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi deziras disdividiĝi je ĉiela ĝojo kun vi. Vi, infanetoj,bonvolu malfermi la pordon de via koro, por ke espero, paco kaj amo, kiun nur Dio donas, kresku en via koro. Infanetoj, vi estas tro ligitaj al la tero kaj al la surteraj aferoj kaj pro tio Satano rulas vin, kiel la vento rulas ondojn de la maro. Pro tio la ĉeno de via vivo estu preĝo kun la koro kaj adorado de mia Filo Jesuo. Bonvolu transdoni vian estontecon al Li, por ke, en Li, vi estu ĝojo kaj ekzemplo per viaj vivoj por aliuloj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2016

Mesaĝo el 25-an de Septembro 2016 "Karaj infanoj! Hodiaŭ Mi alvokas vin al preĝado. Eble preĝo estos vivo por vi. Nur tiamaniere via koro pleniĝos per paco kaj ĝojo. Dio estos apud vi kaj vi sentos Lin en via koro, kiel amikon. Vi parolos kun Li, kiel kun iu, kiun vi konas kaj, infanetoj, vi havos bezonon atesti, ke Jesuo estos en via koro kaj ke vi estas kunigitaj je Li. Mi estas kun vi kaj mi amas vin ĉiujn kun mia patrina amo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2016

Mesaĝo el 25-an de Oktobro 2016 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi vokas vin, por ke vi preĝu por paco. Lasu egoismo kaj vivu la mesaĝoj, kiujn mi donas al vi. Sen ili, vi ne povas ŝanĝi vian vivon. Per vivanta preĝo, vi havos pacon. Per vivo en paco, vi sentos la bezonon atesti, ĉar vi malkovros Dion, kiun vi nun sentas kiel malproksima. Tial, infanetoj, preĝu, preĝu, preĝu kaj permesu al Dio eniri en viajn korojn. Reiru al fasto kaj konfeso, por ke vi venku la malbonon en vi kaj ĉirkaŭ vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2016

Mesaĝo el 25-an de Novembro 2016 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin por reveni al preĝo. En tiu ĉi tempo de graco, Dio permesis al mi konduki vin al sankteco kaj konduki vin al simpla vivo - por ke vi en malgrandaĵoj malkovru la Dion, la Kreinton; kaj por ke vi enamiĝu en Lin; kaj por ke via vivo estu danko al la Plejaltulo por ĉio de Li donita. Infanoj, vi estu donacoj, en amo, por aliaj, kaj la Dio benos vin; sed vi, bonvolu esti atestantoj ne avidaj al profito, sed, pro amo al Dio. Mi estas kun vi, kaj mi propetas antaŭ mia Filo por vi ĉiuj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 11/2016

Mesaĝo el 25-an Decembro 2016 "Karaj infanoj! Kun granda ĝojo, hodiaŭ mi portas mian Filon Jesuon al vi, por ke Li donacu al vi Sian pacon. Malfermu viajn korojn, infanetoj, kaj bonvolu ĝoji, ke vi povas akcepti ĝin. Ĉielo estas kun vi kaj batalas por la paco en viaj koroj, en la familioj kaj en la mondo. Kaj vi, infanoj, bonvolu helpi kun viaj preĝoj, por ke ĝi estiĝu tiel. Mi benas vin per mia Filo Jesuo kaj vokas vin, por ke vi ne perdu la esperon, kaj por ke via rigardo kaj koro por ĉiam estu celataj al ĉielo kaj al eterneco. Tiamaniere, vi estos malfermitaj al Dio kaj al Liaj planoj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2016


Last Modified 12/30/2016