Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2011 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an de januaro 2011 "Karaj infanoj!Anakŭ hodiaŭ mi estas kun vi kaj rigardas je vi, mi benas vin, kaj mi ne perdas la esperon, ke tiu ĉi mondo turniĝos al la bono kaj en la koroj de homoj regos la paco. En la mondo ekregos la ĝojo, ĉar vi malfermiĝis al miaj alvokoj kaj al la Dia amo. La Sankta Spirito ŝanĝas multajn el tiuj, kiuj diris "jes". Tial mi volas al vi diri: dankon, ke vi respondis al mia voko." 01/2011

Mesaĝo el 25-an de februaro 2011 "Karaj infanoj! La naturo vekiĝas kaj sur la branĉoj videblas unuaj ĝermetoj, kiuj donos belegajn florojn kaj fruktojn . Mi deziras por ke ankaŭ vi, karaj infanoj, agu je via konverto, kaj ke vi estu tiuj, kiuj atestas per sia vivo , por ke via vivo estu por aliaj la signo kaj instigo al konverto. Mi estas kun vi kaj antaŭ mia Filo Jesuo mi propetas por via konverto. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2011

Mesaĝo el 25-an de marto 2011 "Karaj infanoj! Per aparta maniero mi volas vin hodiaŭ alvoki al la konverto. De hodiaŭ ekkomencu nova vivo en via koro. Infanoj, mi volas vian „jes“ vidi, kaj via vivo estu ĝoja travivo de Dia volo en ĉiu momento de via vivo. Per speciala maniero hodiaŭ, mi benas vin per mia patrina beno de la paco, de la amo kaj unueco en mia koro kaj en la koro de mia Filo Jesuo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2011

Mesaĝo el 25-an de aprilo 2011 "Karaj infanoj.Tiel, kiel la naturo donas la plej belajn kolorojn de la jaro, ankaŭ mi vin bonvenigas, ke vi atestu per sia vivo kaj helpis al ceteraj, por ke ili alproksimiĝu al mia Senmakulita Koro, por ke la flamo de la amo ekĝermu en iliaj koroj al la Plejaltulo. Mi estas kun vi kaj senĉese preĝas por vi, por ke via vivo estu la reflekso de la ĉielo ĉi tie sur la tero. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2011

Mesaĝo el 25-an de majo 2011 "Karaj infanoj. Mia preĝo hodiaŭ estas por vi ĉiuj kiuj postulas la gracon de la konverto.Vi frapas je la pordo de mia koro, sed sen espero kaj sen preĝo, en la peko kaj sen sakramenta interpaciĝo kun la Dio. Forlasu la pekon kaj decidiĝu por la sankteco. Nur tiel mi povas helpi al vi kaj aŭskulti viajn preĝojn kaj postuli porpeton antaŭ la Plejaltulo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2011

Mesaĝo el 25.-a de junio 2011 "Karaj infanoj. Danku kun mi al la Plejaltulo por mia ĉeesto kun vi. Mia koro ĝojas, vidante la amon kaj la ĝojon en la travivo de miaj mesaĝoj. Multaj el vi respondis, sed mi atendas, kaj serĉas ĉiujn korojn, kiuj dormas, ke ili ekvekiĝu el la dormo de malkonfido. Miaj karaj infanoj, alproksimiĝu ankoraŭ pli multe al mia senmakulita koro, por ke mi povu ĉiujn konduki al la eterneco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2011

Mesaĝo el 25.-a de julio 2011 "Karaj infanoj. Tiu ĉi tempo estiĝu por vi la tempo de preĝo kaj silento. Ripozu viaj korpo kaj spirito, por restadi en la amo de la Dio. Bonvolu permesi al mi karaj infanoj, ke mi gvidu vin. Malfermu viajn korojn al la Sankta Spirito, por ke ĉio, kio estas en vi, ekfloru kaj alportu centoblan frukton. Komencu kaj finu la tagon per la preĝo de la koro. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2011

Mesaĝo el 25.-a de aŭgusto 2011 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi vokas vin, ke vi preĝu kaj fastu je miaj intencoj, ĉar satano volas detrui mian planon. Ĉi tie mi komencis kun tiu ĉi paroĥo kaj mi invitis la tutan mondon. Multaj respondis, sed grandega estas la nombro de tiuj, kiuj ne volas nek aŭdi nek akcepti mian inviton. Tial vi, kiuj diris JES, estu fortaj kaj rezolutaj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2011

Mesaĝo el 25.-a de septembro 2011 "Karaj infanoj.Mi invitas vin, por esti tiu ĉi tempo por vi ĉiuj la tempo de atestoj. Vi kiuj vivas en la amo al la Dio kaj kiuj spertis Liajn donacojn, atestu pri ili per viaj vortoj kaj via vivo, por ke ili povu esti ĝojo kaj atesto por aliaj en ilia kredo. Mi estas kun vi kaj senĉese mi propetas antaŭ la Dio por vi ĉiuj , por ke via kredo ĉiam estu viva kaj ĝoja kaj en la Dia amo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2011

Mesaĝo el 25.-a de oktobro 2011 "Karaj infanoj.Mi rigardas je vi kaj en viaj koroj mi ne vidas ĝojon. Hodiaŭ mi deziras al mi, doni al vi la ĝojon de le Resurektintan, Li gvidu vin kaj brakumu vin per Lia amo kaj tenereco. Mi amas vin kaj senĉese mi preĝas por via konverto antaŭ mia Filo Jesuo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2011

Mesaĝo el 25-an de nevembro 2011 "Karaj infanoj.Hodiaŭ mi deziras al mi doni al vi la esperon kaj la ĝojon. Ĉio, kio estas ĉirkaŭ vi, karaj infanoj, vin kondukas al mondaĵoj, sed mi deziras gvidi vin al la tempo de la graco, ke vi ĉiuj en tiu ĉi tempo estu pli proksime al mia Filo kaj por ke Li povu vin gvidi al Lia amo kaj al la eterna vivo, je kiu sopiras ĉiu koro.Vi, ifanetoj,preĝu kaj tiu ĉi tempo estu por vi la tempo de la graco por via animo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2011

Mesaĝo el 25-an de decembro 2011 "Karaj infanoj. Anakŭ hodiaŭ mi alportas al vi sur miaj brakoj mian Filon Jesuon, por ke Li donacu al vi la pacon. Preĝu karaj infanetoj, kaj atestu, por ke en ĉiu koro ekregu ne la homa, sed la Dia paco, kiun neniu povas detrui. Tio estas tiu paco en la koro, kiun donas la Dio al tiuj kiujn Li amas. Vi ĉiuj estas tra la bapto per la aparta maniero invititaj kaj amataj, tial vi atestu kaj preĝu, por esti la etenditaj manoj por tiu ĉi mondo, kiu sopiras je Dio kaj je paco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2011


Last Modified 02/07/2012