Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2015 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an de Januaro 2015 "Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin, vivi vian alvokiĝon en preĝo. Nun, kiel neniam antaŭe, Satano volus sufoki homo kaj lia animo per sia kontaĝa vento de malamo kaj tumulto. En multaj koroj ne ekzistas ĝojo, ĉar ne ekzistas Dio, nek preĝo. Malamo kaj milito kreskas de tago al tago. Mi alvokas vin, infanetoj, komenci denove, kun entuziasmo, la marŝon de sankteco kaj amo. Pro tio mi eniris meze de vi. Kune ni estu perantoj de amo kaj pardonantoj por ĉiuj, kiuj scias kaj volas ami nur kun homa amo kaj ne kun tiu nemezurebla amo de Dio al kiu Dio vin vokas. Karaj infanoj, la espero, por pli bona morgaŭ, estu ĉiam en via koro. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2015

Mesaĝo el 25-an de Februaro 2015"Karaj infanoj! En tiu ĉi tempo de graco mi vokas vin ĉiujn: preĝu pli kaj parolu malpli. En preĝado bonvolu serĉi la volon de la Dio kaj vivi kun ĝi laŭ la ordonoj, al kiuj Dio vokas vin. Mi estas kun vi kaj mi preĝas kun vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2015

Mesaĝo el 25-an de Marto 2015 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ, la Plejaltulo permesas al mi esti kun vi kaj konduki vin sur la vojon de konvertiĝo. Multaj el la koroj fermiĝis por la graco, kaj multaj koroj surdiĝis al mia voko. Vi, karaj infanoj, estu preĝantaj kaj batalantaj kontraŭ tentoj kaj ĉiaj malbonaj planoj, kiujn proponas la diablo tra modernismo. Fortiĝu en preĝado kun kruco en la manoj kaj estu preĝantaj, por ke malbono ne maluzu vin, kaj por ke ĝi ne venku vin. Mi estas kun vi kaj mi preĝas por vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2015

Mesaĝo el 25-an de Aprilo 2015 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi estas kun vi, por gvidi vin al la savo. Via animo estas maltrankvila, ĉar la spirito estas malforta kaj laca de ĉiuj mondaĵoj. Vi, miaj infanoj preĝu al la Sankta Spirito, por ke Li vin ŝanĝu kaj plenigu per sia forto de la kredo kaj de la espero, por ke vi estu fortaj en tiu ĉi batalo kontraŭ malbono. Mi estas kun vi kaj mi propetas por vi ĉe mia Filo Jesuo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2015

Mesaĝo el 25-an de Majo 2015 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi estas kun vi, kaj mi kun ĝojo ĉiujn invitas, por ke vi preĝu, kaj por ke vi kredu en la forto de la preĝo. Malfermu viajn korojn, infanoj miaj, por ke la Dio plenigu vin per sia amo, kaj vi estos la ĝojo por aliuloj. Via atesto estos forta, kaj ĉio, kio vi faras, estos interplektita per la Dia tenereco. Mi estas kun vi, kaj mi preĝas por via konvertado, ĝis kiam vi ne donos la Dion sur la unua loko. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2015

Mesaĝo el 25-an de Junio 2015 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ la Plejaltulo donas al mi la gracon, por ke mi povu ami vin kaj por ke mi povu voki vin al la konvertado. Infanoj miaj, La Dio estu via morgaŭ, kaj ne milito kaj malpaco, nek tristo sed ĝojo kaj paco devas ekregi en la koro de ĉiu homo, sed sen Dio vi neniam la pacon trovos. Infanoj miaj, tial vi revenu al la Dio kaj al la preĝo, por ke via koro kantu per la ĝojo. Mi estas kun vi kaj mi amas vin per la nemezurebla amo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2015

Mesaĝo el 25-an de Julio 2015 "Karaj infanoj! Kun ĝojo mi estas ankaŭ hodiaŭ kun vi, kaj mi invitas vin ĉiujn, infanetoj , preĝu, preĝu, preĝu, por ke vi komprenu la amon, kiun mi havas por vi. Karaj infanoj, mia amo estas pli forta ol la malbono, tial vi proksimu al la Dio, por ke vi eksentu mian ĝojon en la Dio. Sen la Dio, miaj infanoj, vi ne havas estontecon, vi ne havas esperon kaj nek savon, tial eklasu malbono kaj elektu bono. Mi estas kun vi, kaj mi propetas kun vi ĉe la Dio por ĉiuj viaj bezonoj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2015

Mesaĝo el 25-an de Aŭgusto 2015 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin, ke vi estu preĝo. La preĝoj estu por vi flugiloj por renkonto kun la Dio. La mondo estas nun en la momento de la elprovo, ĉar ĝi forgesis la Dion kaj forlasis Lin. Tial, vi, infanoj, estu tiuj, kiuj celas kaj amas la Dion super ĉio alia. Mi estas kun vi kaj mi kondukos vin al mia Filo, sed vi devas diri jes en la libereco de la infanoj de Dio. Mi propetas vin kaj amas vin, infanoj,per senfina amo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2015

Mesaĝo el 25-an de Decembro 2015 "Karaj infanoj. Ankaŭ hodiaŭ mi portas al vi mian Filon Jesuon kaj el interbrako mi donas al vi Lian pacon, kaj Lian sopiron je la ĉielo. Mi preĝas kun vi por la paco kaj invitas vin, por ke vi estu la paco. Mi ĉiujn el vi benas per mia patrina beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2015


Last Modified 01/13/2016