Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2017 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an Januaro 2017 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi vokas vin, por ke vi preĝu por paco en la homaj koroj,en la familioj kaj en la mondo. Satano estas forta, kaj li volas turni vin ĉiujn kontraŭ Dio, kaj li volas, por ke vi revenu al ĉio, kio estas homa. Li volas detrui la korajn sentojn al Dio kaj la aferoj de Dio. Vi, infanoj, bonvolu preĝi kaj batalu kontraŭ materiismo, modernismo kaj egoismo, kiun la mondo proponas al vi. Infanoj, vi bonvolu decidi por sankteco kaj mi kun mia filo Jesuo, propetos por vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2017

Mesaĝo el 25-an Februaro 2017 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi invitas vin por ke vi profunde vivi vian kredon kaj por ke vi peti la Plejaltulon, por plifortigo de la kredo, por ke ĝin ventoj kaj fulmotondroj ne kapablu rompi. La radikoj de via kredo estu en la preĝo kaj espero je la eterna vivo. Kaj jam nun, infanetoj,bonvolu labori je vi mem, en ĉi tempo de la graco, en kiu la Dio donas gracon al vi, por ke vi tra abnegacio kaj invito al konvertiĝo, estiĝos homoj de klara kaj firma fido kaj espero. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2017

Mesaĝo el 25-an Marto 2017 "Karaj infanoj! En tiu ĉi tempo de la graco, mi vin ĉiujn invitas, por ke vi malfermu viajn korojn al la dia favorkoreco, por ke vi ekvivu tra la preĝo, pentekosto, kaj decido por sankteco la nova vivo. La printempa sezono, stimulu viajn mensojn kaj korojn al la nova vivo, al la renovigo. Tial, infanetoj, mi estas kun vi, por ke mi helpu al vi, por ke vi definitive diru JES al Dio kaj al la diaj ordonoj. Vi ne estas solaj, mi estas kun vi, per la graco de la Plejaltulo, kiu donas al mi por vi kaj via generacio. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2017

Mesaĝo el 25-an Aprilo 2017 "Karaj infanoj! Amu, preĝu kaj atestu pri mia ĉeesto al ĉiuj tiuj, kiuj estas tre malproksimaj. Per via atesto kaj ekzemplo vi povas proksimigi korojn, kiuj estas malproksimaj de Dio kaj Lia graco. Mi estas kun vi, kaj mi propetas por ĉiu el vi, por ke vi kun amo kaj kuraĝo estu atestaj kaj kuraĝigantaj, ĉiuj, kiuj estas malproksimaj for de mia Senmakula Koro. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2017

Mesaĝo el 25-an Majo 2017 "Karaj infanoj! La Plejaltulo permesis al mi inviti vin denove al konvertiĝo. Infanoj, malfermu viajn korojn al la graco al kiu vi estas ĉiuj vokitaj. Estu atestantoj de paco kaj amo, en ĉi tiu malpaca mondo. Via vivo, ĉi tie sur la mondo, estas efemera. Preĝu, ke tra preĝo, vi sopiru ĉielo kaj la aferoj de la ĉielo, kaj viaj koroj vidos ĉion alimaniere. Vi ne estas sola; Mi estas kun vi kaj propetas antaŭ mia Filo Jesuo por vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2017

Mesaĝo el 25-an Junio 2017 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi volas danki al vi pro via persisteco, kaj inviti vin, por ke vi malfermiĝu al la profunda preĝo. Karaj infanoj, la preĝo estas la koro de la kredo, kaj la espero al la eterna vivo. Tial, vi preĝu per la koro, ĝis kiam via koro ne ekkantos per danko al la Dio, la Kreinto, kiu donis al vi la vivon. Mi estas kun vi, karaj infanoj, kaj mi alportas al vi mian patrinan benon de la paco.Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2017

Mesaĝo el 25-an Julio 2017 "Karaj infanoj. Vi estu preĝo kaj reflekto de Dia amo al ĉiuj, kiuj estas malproksimaj de Dio kaj de la Diaj ordonoj. Infanoj, estu fidelaj kaj deciditaj en konvertiĝo kaj bonvolu labori je vi mem, por ke, por vi, sankteco de vivo povas esti vero. Kaj bonvolu kuraĝigi unu la alian en la bono per preĝo, por ke via vivo sur la tero povu esti pli agrabla. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2017

Mesaĝo el 25-an Augusto 2017 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi invitas vin esti homoj de preĝo. Preĝu, ĝis preĝo fariĝu ĝojo kaj kunveno kun la Plejaltulo.Li transformos vian koron, kaj vi fariĝos homoj de amo kaj paco. Bonvolu ne forgesi miaj infanoj, ke Satano estas forta kaj volas, ke vi foriru de preĝo. Ne forgesu, ke preĝo estas la mistera ŝlosilo renkonti Dion. Tial mi estas kun vi por gvidi vin. Bonvolu ne rezigni preĝoj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2017

Mesaĝo el 25-an Septembro 2017 "Karaj infanoj. Mi vokas vin, por ke vi estu grandanimaj en sobreco, fastado kaj preĝo por ĉiuj, kiuj estas tentataj kaj estas viaj fratoj kaj fratinoj. En speciala maniero mi petegas vin preĝi por la pastroj kaj por ĉiuj sanktigitaj homoj, ami Jesuon pli kaj pli arde, por ke la Sankta Spirito plenu iliaj koroj per ĝojo kaj por ke ili estu atestantoj de la ĉielo kaj ĉielaj misteroj. Multaj animoj estas en peko ĉar ne estas tiuj, kiuj oferus kaj preĝus por ilia konverto. Mi estas kun vi, kaj mi preĝas, por ke viaj koroj pleniĝu de ĝojo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2017

Mesaĝo el 25-an Oktobro 2017 "Karaj infanoj. Mi vokas vin, por ke vi estu preĝo en ĉi tiu tempo de graco. Vi ĉiuj havas problemojn, afliktojn, suferadojn kaj mankon de paco. La sanktuloj estu modeloj al vi, por ke ili estu kuraĝigoj por vi kaj la sankteco. La Dio estos proksima al vi, kaj vi renoviĝos per via persona konvertiĝo. Fido estos espero al vi kaj ĝojo ekregos en viaj koroj .Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2017

Mesaĝo el 25-an Novembro 2017 "Karaj infanoj. En ĉi tiu tempo de graco, mi vokas vin al preĝo. Preĝu kaj serĉu pacon, infanetoj. Kiu venis ĉi tien sur la tero por doni al vi Sian pacon, sendepende de kiu vi estas kaj, kio vi estas - Li, mia Filo, via Frato - per mi vokas vin al konvertiĝo, ĉar sen Dio vi ne havas estontecon aŭ eternan vivon. Sekve, kredu kaj preĝu kaj vivu en graco kaj la atendo de via persona kunveno kun Li. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2017

Mesaĝo el 25-an Decembro 2017 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi alportas al vi mian Filon Jesuo, por ke Li donu al vi Sian pacon kaj benon. Mi vokas vin ĉiujn, infanojn, por ke vi vivu kaj por ke vi atestu la gracojn kaj la donacojn, kiujn vi ricevis. Bonvolu ne timi. Bonvolu Preĝi, por ke la Sankta Spirito donu al vi la forto, por esti ĝojaj atestantoj kaj homoj de paco kaj espero. . Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2017


Last Modified 01/04/2018