Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2018 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an Januaro 2018 "Karaj infanoj. Ĉi tiu tempo estu por vi la tempo de preĝo, por ke la Sankta Spirito per preĝo malsupreniru sur vin kaj donu al vi konvertiĝon. Malfermu viajn korojn kaj legu la Sanktan Skribon, ke per la atestoj vi ankaŭ povas esti pli proksimaj al Dio. Super ĉio, malgrandaj infanoj, serĉu Dion kaj la aferojn de Dio kaj lasu mondaĵojn al la tero, ĉar Satano altiras vin al polvo kaj peko. Vi estas vokitaj al sankteco kaj kreitaj por la ĉielo; do serĉu la ĉielon kaj la aferojn de la ĉielo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2018

Mesaĝo el 25-an Februaro 2018 "Karaj infanoj. En ĉi tiu tempo de graco mi vokas ĉiujn el vi, por ke vi malfermu al la ordonoj, kiujn Dio donis al vi, por ke ili konduku vin per la sakramentoj laŭ la vojo de konvertiĝo. La mondo kaj la mondaĵoj tentas vin, sed vi, infanetoj, bonvolu rigardi la diajn kreitaĵojn, kiujn LI donis al vi en beleco kaj humileco, kaj, infanetoj,amu la Dion super ĉio, kaj li kondukos vin, sur la vojo de la savo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2018

Mesaĝo el 25-an Marto 2018 "Karaj infanoj. Mi vokas vin, por esti kun mi en preĝo en ĉi tiu tempo de graco, kiam mallumo batalas kontraŭ la lumo. Preĝu, infanetoj, konfesu kaj komencu novan vivon en graco. Bonvolu decidi por Dio kaj Li kondukos vin al sankteco; kaj la kruco estos signo de venko kaj espero por vi. Estu fieraj, ke vi estas baptitaj kaj dankemaj en viaj koroj, ke vi estas parto de la plano de Dio. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2018

Mesaĝo el 25-an Majo 2018 "Karaj infanoj. En ĉi tiu, malpaca tempo, mi vokas vin, havi pli fidon al Dio, kiu estas via Patro en la Ĉielo, kaj, kiu sendis min, por ke mi konduku vin al Li. Vi, malfermu viajn korojn al la donacoj, kiujn Li deziras doni al vi kaj, en la silento de via koro, adoru mian Filon Jesuo, kiu donis sian vivon, por ke vi vivu por eterneco, kien Li deziras konduki vin. Via espero estu la ĝojo de kunveno kun la Plejaltulo en la ĉiutaga vivo. Tial mi vokas vin: ne neglektu preĝon, ĉar preĝo faras miraklojn. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2018

Mesaĝo el 25-an Junio 2018 "Karaj infanoj. Ĉi tiu estas la tago, kiam la Sinjoro donis al mi eblon danki pro ĉiu el vi. Por tiuj, kiuj konvertis kaj akceptis miajn mesaĝojn kaj ekiris la vojon de konvertiĝo kaj sankteco. Ĝoju, infanetoj, ĉar Dio estas mizerikorda kaj amas ĉiujn el vi per Sia nemezurebla amo kaj kondukas vin al la vojo de savo tra mia alveno ĉi tie. Mi amas vin ĉiujn kaj donas al vi mian Filon, ke Li donu al vi pacon. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2018

Mesaĝo el 25-an Julio 2018 "Karaj infanoj. Dio vokis min por gvidi vin al Li, ĉar Li estas via forto. Tial mi vokas vin por preĝi al Li, kaj fidi Lin, ĉar Li estas via rifuĝo de ĉiu malbono, kiu insidas kaj portas animojn for de la graco kaj ĝojo, al kiuj vi ĉiuj estas invitaj. Infanetoj, bonvolu vivi Ĉielo ĉi tie, sur la tero, por ke vi fartu bone,kaj por ke la ordonoj de Dio estu lumoj sur via vojo. Mi estas kun vi kaj mi amas vin ĉiujn kun mia patrina amo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2018

Mesaĝo el 25-an Aŭgusto 2018 "Karaj infanoj. Ĉi tio estas tempo de graco. Infanetoj, bonvolu preĝi pli, parolu malpli kaj permesu Dion konduki vin sur la vojo de konvertiĝo. Mi estas kun vi kaj amas vin kun mia patrina amo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/25/2018

Mesaĝo el 25-an Septembro 2018 "Karaj infanoj. Ankaŭ naturo donacas al vi signojn de sia amo per la fruktoj, kiujn ĝi donas al vi. Ankaŭ vi, per mia veno, ricevis abundon de donacoj kaj fruktoj. Infanetoj, tion, kiom vi respondis al mia voko, La Dio scias. Mi vokas vin - ĝi ne estas malfrue - bonvolu decidi por sankteco kaj vivo kun Dio, en graco kaj paco. Dio benos vin kaj donos al vi centoble, se vi fidas Lin. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 09/25/2018

Mesaĝo el 25-an Oktobro 2018 "Karaj infanoj. Vi havas grandan gracon, ke vi estas invitataj al la nova vivo per la mesaĝoj, kiujn mi donas al vi.Ĉi tio, infanetoj, estas tempo de graco, tempo kaj voko al konvertiĝo por vi kaj la estontaj generacioj. Tial mi vokas vin, infanetoj, preĝu pli kaj malfermu vian koron al mia Filo Jesuo. Mi estas kun vi kaj amas vin ĉiuj kaj benas vin per mia patrina beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/25/2018

Mesaĝo el 25-an Decembro 2018 "Karaj infanoj. Mi portas al vi mian Filon Jesuo, kiu estas la Reĝo de Paco. Li donas al vi pacon kaj ĝi ne estu nur por vi, sed, infanetoj, portu ĝin al aliaj kun ĝojo kaj humileco. Mi estas kun vi kaj mi preĝas por vi en ĉi tiu tempo de graco, kiun Dio deziras doni al vi. Mia ĉeesto estas signo de amo ĉi tie, dum mi estas kun vi, por protekti vin, por konduki vin, al eterneco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/25/2018


Last Modified 12/28/2018