Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2019 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an Januaro 2019 "Karaj infanoj. Hodiaŭ, kiel patrino, mi vokas vin al konvertiĝo. Ĉi tiu tempo estas por vi, infanetoj, tempo de silento kaj preĝo. Sekve, en la varmeco de via koro, kreskigu greno de espero kaj fido, kaj vi, infanetoj, de tago al tago sentos la bezonon preĝi pli. Via vivo fariĝos ordema kaj respondeca. Vi ekkomprenos, infanetoj, ke vi trapasas ĉi tie sur la tero kaj vi sentos la bezonon esti pli proksima al Dio, kaj kun amo vi atestos la sperton de via renkonto kun Dio, kiun vi dividos kun aliaj. Mi estas kun vi kaj, preĝas por vi, sed mi ne povas, sen via "jes". Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/25/2019

Mesaĝo el 25-an Februaro 2019 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi vokas vin al la nova vivo. Ne gravas, kiel aĝaj vi estas, bonvolu malfermi viajn korojn al Jesuo, kiu transformos vin en ĉi tiu tempo de graco. Kaj kiel naturo, vi naskiĝos en novan vivon en la amo de Dio, kaj vi malfermos vian koron al la ĉielo kaj al la ĉielaj aferoj. Mi estas ankoraŭ kun vi, ĉar Dio permesis al mi, pro amo al vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/25/2019

Mesaĝo el 25-an Marto 2019 "Karaj infanoj. Ĉi tio estas la tempo de la graco. Kiel naturo renovigas sin por la nova vivo, vi ankaŭ estas vokitaj al konvertiĝo. Bonvolu decidi por la Dio. Infanoj miaj , vi estas malplenaj kaj ne havas ĝojon, ĉar vi ne havas la Dion. Do preĝu ĝis preĝo fariĝu via vivo. En la naturo serĉu la Dion, kiu kreis vin, ĉar la naturo parolas kaj batalas por la vivo kaj ne por la morto. Militoj regas en koroj kaj nacioj, ĉar vi ne havas pacon kaj vi ne vidas, infanetoj, fraton en via proksimulo. Pro tio revenu al la Dio kaj al la preĝo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/25/2019

Mesaĝo el 25-an Aprilo 2019 "Karaj infanoj. Ĉi tio estas la tempo de graco, tempo de favorkoreco, por ĉiu el vi. Infanoj, ne permesu, ke la vento de malamo kaj malpacienco regu en vi, kaj ĉirkaŭ vi. Vi, infanetoj, estas vokataj, esti amo kaj preĝo. La diablo volas malpaco kaj malordo, sed vi, infanetoj, bonvolu esti la ĝojo de la Resurektinta Jesuo kiu mortis kaj resurektis por ĉiu el vi. Li konkeris morton por doni al vi vivon, la vivon eternan. Tial, infanetoj, atestu kaj fieru, ke vi estas relevitaj en Li. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/25/2019

Mesaĝo el 25-an Majo 2019 "Karaj infanoj. Dio permesis al mi, pro Sia kompatemo, esti kun vi, instrui kaj konduki vin sur la vojo al konvertiĝo. Infanetoj, vi ĉiuj estas vokitaj preĝi kun via tuta koro, por ke la plano de savo estu realigita por vi kaj per vi. Konsciu, infanetoj, ke vivo estas mallonga kaj eterna vivo atendas vin laŭ via merito. Do preĝu, preĝu, preĝu por esti indaj instrumentoj en la manoj de Dio. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/25/2019

Mesaĝo el 25-an Junio 2019 "Karaj infanoj. Mi dankas al Dio, por ĉiu el vi. Speciale, infanoj, mi dankas, pro via respondo, al mia alvoko. Mi preparas vin por la novaj tempoj, por ke vi estu firmaj en fido kaj por ke vi estu persistaj en preĝo, tiel, ke la Sankta Spirito povu labori tra vi kaj renovigi la vizaĝon de la tero. Mi preĝas kun vi por paco, kiu estas la plej altvalora donaco. Satano volas militon kaj malamon. Vi, infanetoj, estu miaj etenditaj manoj kaj fiere iru kun Dio. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/25/2019

Mesaĝo el 25-an Julio 2019 "Karaj infanoj. Mia invito al vi estas preĝo. La preĝo estu ĝojo por vi, kaj krono, kiu ligas vin al Dio. Infanetoj, provoj venos kaj vi ne estos fortaj, kaj peko regos, sed, se vi estas mia, vi venkos, ĉar via rifuĝo estos la Koro de mia Filo Jesuo. Tial, infanoj, bonvolu reveni al preĝo, ĝis preĝo fariĝos vivo por vi, en la tago kaj nokto. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/25/2019

Mesaĝo el 25-an Aŭgusto 2019 "Karaj infanoj. Preĝu,laboru kaj atestu kun amo, por la Regno de la Ĉielo, ke ĝi estos bona por vi ĉi tie sur la tero. Infanoj, Dio benos vian penon centoble; vi estos atestantoj inter popoloj, animoj de nekredantoj sentos la gracon de konvertiĝo kaj Ĉielo dankos viajn penojn kaj oferojn. Infanoj, atestu kun la Rozario en mano, ke vi estas miaj, kaj bonvolu decidi por la sankteco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/25/2019

Mesaĝo el 25-an Septembro 2019 "Karaj infanoj. Preĝu,hodiaŭ mi vokas vin al preĝo por miaj intencoj, por ke mi povu helpi al vi. Infanoj, preĝu la rozario, kaj meditu pri la misteroj de la rozario, ĉar, en via vivo, vi ankaŭ trapasas ĝojojn kaj malĝojojn. Tiamaniere vi transformas la misterojn en vian vivon, ĉar la vivo estas mistero,ĝis kiam vi metos ĝin en la manojn de Dio. Tiel vi havos la sperton de fido kiel Petro, kiu renkontis Jesuon kaj la Sankta Spirito plenigis lian koron. Infanoj, vi ankaŭ estas vokitaj esti atestantoj, kiuj vivas la amo, per kiu vin, tagon post tago, la Dio envolvas per mia ĉeesto. Tial, infanoj, estu malfermitaj kaj preĝu kun la koro en la fido. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/25/2019

Mesaĝo el 25-an Oktobro 2019 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi vokas vin al preĝo. Preĝo estu balzamo al via animo, ĉar la frukto de preĝo estas ĝojo, donado kaj atesto de Dio al aliaj, tra via vivo. Infanoj, per kompleta subiĝo al Dio, kiu zorgos pri ĉio, kaj benos vin, kaj viaj oferoj havos signifon. Mi estas kun vi, kaj mi benas ĉiujn, per mia patrina beno. . Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/25/2019

Mesaĝo el 25-an Novembro 2019 "Karaj infanoj. Ĉi tiu tempo, estu tempo de preĝo, por vi. Sen Dio vi ne havas pacon. Tial, infanoj, preĝu por paco en viaj koroj kaj familioj, por ke Jesuo naskiĝu en vi, kaj donu al vi, Sian amon kaj benon. La mondo estas en milito, ĉar koroj estas plenaj de malamo kaj ĵaluzo. En la okuloj, infanoj, la malpaco vidiĝas, ĉar vi ne permesis al Jesuo naskiĝi en viaj vivoj. Serĉu Lin, preĝu, kaj Li donos Sin al vi, en la Infano, kiu estas ĝojo, kaj paco. Mi estas kun vi kaj mi preĝas por vi. . Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/25/2019

Mesaĝo el 25-an Decembro 2019 "Karaj infanoj. Mi alportas mian Filon Jesuo al vi, por ke Li benu vin, kaj por ke Li malkaŝu al vi Sian amon, kiu venas de la Ĉielo. Via koro sopiras je paco, kiu mankas pli kaj pli, sur la tero. Ĉar la homoj estas for de Dio, kaj animoj malsanas, kaj direktas sin al spirita morto. Mi estas kun vi, infanoj, por gvidi vin sur ĉi tiu vojo de savo, al kiu Dio vokas vin. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/25/2019


Last Modified 12/31/2019