Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2024 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an Januaro 2024 "Karaj infanoj. Tiu ĉi tempo estu tempo de preĝo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2024

Mesaĝo el 25-an Februaro 2024 "Karaj infanoj. Preĝu kaj renovigu viajn korojn, por ke la bono, kiun vi semis, donu frukton de ĝojo kaj unueco kun Dio. La lolo ekposedis multajn korojn kaj ili fariĝis senfruktaj. Tial, karaj infanoj, estu lumo, amo kaj miaj etenditaj manoj en ĉi tiu mondo, kiu sopiras al Dio, kiu estas amo. . Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 02/2024

Mesaĝo el 25-an Marto 2024 "Karaj infanoj.En ĉi tiu tempo de graco, preĝu kun mi, por ke la bono gajnu en vi kaj ĉirkaŭ vi. Speciale, infanetoj, bonvolu preĝi, kunigitaj kun Jesuo sur Lia Pasiono. En viajn preĝojn bonvolu meti ĉi tiun homaron, kiu migras sen Dio kaj sen Lia amo. Estu preĝo, estu lumo, kaj estu atestantoj al ĉiuj, kiujn vi renkontas, infanetoj, por ke la mizerikorda Dio kompatu vin. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2024

Mesaĝo el 25-an Aprilo 2024 "Karaj infanoj. Mi estas kun vi por diri al vi, ke mi amas vin kaj, por instigi vin al preĝado, ĉar Satano estas forta kaj ĉiutage lia forto estas pli forta per tiuj, kiuj elektis morton kaj malamon. Vi, infanetoj, bonvolu esti preĝo, kaj miaj etenditaj manoj de amo por ĉiuj, kiuj estas en mallumo, kaj serĉas la lumon de nia Dio. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2024

Mesaĝo el 25-an Majo 2024 "Karaj infanoj. En ĉi tiu tempo de graco, mi alvokas vin al preĝo kun la koro. Infanetoj, kreu preĝo grupojn, kie vi kuraĝigos unu la alian al la bono kaj kreskos en ĝojo. Infanetoj, vi estas ankoraŭ malproksimaj. Tial daŭre konvertiĝu kaj elektu la vojon de sankteco kaj espero, por ke Dio donu al vi pacon abunde. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 05/2024

Mesaĝo el 25-an Junio 2024 "Karaj infanoj. Mi ĝojas kun vi kaj dankas al la Dio, ke LI permesis al mi esti kun vi, gvidi vin kaj ami vin. Infanetoj, paco estas en danĝero, kaj la familio estas atakata. Mi vokas vin, infanetoj: revenu al preĝo en la familio. Metu la Sanktan Skribon al videbla loko, kaj legu ĝin ĉiutage. Bonvolu ami Dion, super ĉio, por esti bone al vi sur la tero. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2024

Mesaĝo el 25-an Julio 2024 "Karaj infanoj. Mi elektis vin kun ĝojo, kaj kondukas vin, ĉar en vi, infanetoj, mi vidas homojn de fido, espero kaj preĝo. Vi, infanetoj, bonvolu esti kondukataj en la fiereco, ke vi estas miaj. Kaj mi, kondukas vin al Li, la Vojo, la Vero kaj la Vivo. Kaj mi estas kun vi, por ke paco venku en vi kaj ĉirkaŭ vi, ĉar tial Dio sendis min al vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2024

Mesaĝo el 25-an Aŭgusto 2024 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mia preĝo kun vi estas por paco. Bono kaj malbono batalas kaj volas superregi en la mondo kaj en la koroj de homoj. Bonvolu esti homoj, kiuj esperas, kiuj preĝas,kaj estas de granda fido al Dio la Kreinto, al kiu ĉio estas ebla. Infanetoj, por ke la paco regu en vi kaj ĉirkaŭ vi Mi benas vin per mia patrina beno,kaj vi, infanetoj, bonvolu esti ĝojo por ĉiuj, kiujn vi renkontas. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2024

Mesaĝo el 25-an Septembro 2024 "Karaj infanoj. Dio sendis min inter vi el amo al vi, por ami vin kaj kuraĝigi vin al preĝado kaj konvertiĝo, por paco en vi kaj en viaj familioj kaj en la mondo. Infanetoj, ne forgesu, ke vera paco venas nur per preĝo de la Dio, kiu estas via paco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2024

Mesaĝo el 25-an Oktobro 2024 "Karaj infanoj. En ĉi tiu tempo, kiam vi festas la tagon de Ĉiuj Sanktuloj, serĉu ilian propeton kaj preĝojn, por ke en kuniĝo kun ili vi trovu pacon. La Sanktuloj estu viaj propetantoj kaj ekzemploj, ke vi imitu ilin kaj vivu sankte. Mi estas kun vi kaj propetas antaŭ Dio por ĉiu el vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2024

Mesaĝo el 25-an November 2024 "Karaj infanoj. En ĉi tiu tempo de la graco de atendado, mi deziras alvoki vin al preĝo, por ke Advento estu preĝo de la familio. Speciale, infanetoj, kiujn mi tenere ĉirkaŭbrakas, kuraĝigas vin, por ke vi preĝu por paco en la mondo; por ke paco superu malpaco kaj malamo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2024


Last Modified 11/29/2024