Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2026 In Esperanto

Mesaĝo el la 25-an Januaro 2026: "Karaj infanoj, hodiaŭ mi vokas vin, por ke vi estu preĝo kaj beno por ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne konis la amon de Dio. Infanetoj, estu malsamaj ol aliaj kaj estu pozitivaj homoj de preĝo kaj amo al Dio, por ke per viaj vivoj vi estu signo de la amo de Dio al aliaj. Mi benas vin per mia patrina beno kaj propetas por ĉiu el vi antaŭ mia Filo Jesuo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. "(Kun eklezia aprobo) 01/25//2026

Mesaĝo el la 25-a Februaro 2026: "Karaj infanoj, en ĉi tiu tempo de graco, denove, mi vokas vin, por ke vi oferu viajn vivojn al Dio, por ke Li konduku vin al la resurekto per via persona konvertiĝo. Infanetoj, Dio estas proksima al vi kaj aŭdas viajn preĝojn, sed vi estas dormaj, kaj tial Li sendis min al vi por veki vin, kaj por ke vi brilu sankte kiel printempa floro. Dankon pro tio, ke vi respondis al mia voko." (kun eklezia aprobo) 02/2026

Mesaĝo el la 25-a de Marto 2026 " Karaj infanoj! La veneno de egoismo, kaj malamo, regas homajn korojn, kaj tial, vi ne havas pacon. Mi vokas vin, infanetoj: estu amo kaj miaj etenditaj manoj al ĉiuj, kiujn vi renkontas. Humile preĝu por paco kaj laboru por repaciĝo inter la homoj, por ke al ĉiu homo sur la tero bonfartu. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." (Kun aprobo de la Eklezio) 03/2026

Mesaĝo el la 25-a Aprilo 2026 "Karaj infanoj! Mi preĝas por vi kaj kuraĝigas vin al nova vivo, vivo en ĝojo kaj preĝo. La Sankta Spirito plenigu vin, infanetoj, per ĝojo, por ke vi estu kiel fonto de pura kaj trinkebla akvo; por ke vi, infanetoj, estu en Dio kaj kun Dio misiistoj de amo kaj paco. Via vivo estas mallonga ĉi tie sur la tero kaj tial mi estas kun vi por konduki vin al la Ĉielo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 04/2026


Last Modified 04/27/2026