Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2009 In Esperanto

Mesaĝo el 25.-a de januaro 2009 "Karaj infanoj! ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin al la preĝo. La preĝo estu por vi kiel la semeto, kiun vi metas en mian koron kaj kiun mi fordonos anstataŭ vi al mia Filo Jesuo, por savo de viaj animoj. Mi deziras al mi, karaj infanoj, ke ĉiu el vi enamiĝu en la eternan vivon, kiu estas via estonteco, kaj ke ĉiuj mondaĵoj estu al vi helpiloj, por ke vi alprosimiĝu al la Dio, la Kreinto. Mi estas tiel longe kun vi pro tio, ke vi estas sur la malĝusta vojo.Nur kun mia helpo, infanetoj, estos malfermotaj viaj okuloj. Estas multaj, kiuj travivante miajn mesaĝojn ekkomprenis, ke ili estas sur la vojo de la sankteco en la direkto al la eterneco. Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian inviton." 01/2009

Mesaĝo el 25.-a de februaro 2009 "Karaj infanoj. En tiu ĉi tempo de sindeteno, preĝo, kaj pentofarado mi denove invitas vin: iru kaj konfesu viajn pekojn, por ke la graco malfermu viajn korojn kaj permesu, ke ĝi ŝanĝiĝu vin. Konvertiĝu, karaj infanoj, malfermiĝu al la Dio kaj Lia plano por ĉiu el vi. Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian inviton." 02/2009

Mesaĝo el 25.-a de marto 2009 "Karaj infanoj. Nune, printempe, kiam ĉio vekiĝas el la vintra revo, veku ankaŭ vi viajn animojn per la preĝo, por ke ili kapablus akcepti la lumon da la Resurektinta Jesuo. Li proksimigu vin, karaj infanoj, al Lia koro, ke vi estu malfermitaj por la eterna vivo. Mi preĝas por vi, kaj mi propetas por vi antaŭ Plejalta, pro via sincera konverto. Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian inviton." 03/2009

Mesaĝo el 25.-a de aprilo 2009 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi ĉiujn vin invitas preĝi por la paco, kaj ke vi atestu ĝin en viaj familioj, por ke la paco estiĝu la plej granda trezoro en tiu ĉi maltrankvila mondo. Mi estas via Reĝino de la paco kaj via Patrino. Mi volas vin konduki per la vojo de la paco, kiu venas nur de la Dio. Tial preĝu,preĝu , preĝu. Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian inviton." 04/2009

Mesaĝo el 25.-a de majo 2009 "Karaj infanoj. En tiu ĉi tempo mi ĉiujn el vi invitas, ke vi preĝu por alveno de la Sankta Spirito je ĉiu baptita estaĵo, por ke ĉiujn el vi la Sankta Spirito renovigu kaj konduku al la vojo de la atestado de via kredo, vin kaj ĉiujn tiujn, kiuj estas malproksimitaj de la Dio kaj de Lia amo. Mi estas kun vi kaj mi propetas por vi antaŭ la Plejaltulo. Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian inviton." 05/2009

Mesaĝo el 25.-a de junio 2009 "Karaj infanoj. Ĝoju kun mi, konvertiĝu en la ĝojo kaj danku al la Dio por la donaco de mia ĉeesto inter vi. Preĝu, por esti la Dio en viaj koroj kaj en la centro de via vivo kaj per via vimaniero atestu, karaj infanoj, por ke ĉiu kreitaĵo eksentu la Dian amon. Vi estu mia interbrako malfermita al ĉiu kreitaĵo, por ke ili povu pli alproksimiĝi al la Dioamo. Mi benas vin per mia patrina beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2009

Mesaĝo el 25.-a de julio 2009 "Karaj infanoj. Estu tiu ĉi tempo po vi la tempo de la preĝo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2009

Mesaĝo el 25.-a de aŭgusto 2009 "Karaj infanoj. Ankaŭ hodiaŭ mi invitas vin al la konvertiĝo. Karaj infanoj, vi ne estas sufiĉe sanktaj, kaj vi ne radiadas la sanktecon al ceteraj, kaj pro tio preĝu, preĝu, preĝu kaj laboru je via persona konverto, ke vi povu esti la signo de Dia amo al ceteraj. Mi estas kun vi, kaj mi kondukas vin al la eterneco, je kiu devintas sopiri ĉiu koro. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2009

Mesaĝo el 25.-a de septembro 2009 "Karaj infanoj. Kun ĝojo vi persiste laboru je via persona konvertiĝo. Ofertu ĉiujn siajn ĝojojn kaj turmentojn al mia Senmakulita koro, por ke mi povu ĉiujn vin gvidi al mia karega Filo, por ke vi trovu en Lia koro la ĝojon. Mi estas kun vi, por instrui vin, kaj gvidi vin al la eterneco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2009

Mesaĝo el 25.-a de oktobro 2009 "Karaj infanoj. Ankaŭ hodiaŭ mi portas al vi mian benon, ĉiujn vin mi benas kaj vokas, ke vi kresku je tiu ĉi vojo, kiun komencis la Dio pere de mi,por via savo. Preĝu, fastu kaj ĝoje atestu vian kredon, karaj infanoj, kaj via koro estu ĉiam plenigata per preĝo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2009

Mesaĝo el 25.-a de novembro 2009 "Karaj infanoj. En tiu ĉi tempo de la graco mi ĉiujn vin invitas, por renovi la preĝon en viaj familioj. Vi prepariĝu en ĝojo je alveno de Jesuo. Karaj infanoj, viaj koroj estu puraj kaj afablaj, por ke amo kaj varmo povu flui tra vi en ĉiun koron, kiu estas malproksime de Lia amo. Karaj infanoj estu miaj etenditaj manoj , etenditaj manoj por ĉiuj tiuj, kiuj perdiĝis, kiuj jam ne kredas, ne amas. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2009

Mesaĝo el 25.-a de decembro 2009 "Karaj infanoj. En tiu ĉi ĝojiga tago mi vin ĉiujn alportas antŭ mian Filon, Reĝon de la paco, ke Li donu al vi sian pacon kaj benon. Karaj infanoj per tiu ĉi paco kaj graco disdividu kun ceteraj en la amo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2009


BackHomeOverviewInfo
Last Modified 01/02/2010